Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_distanco

La Distanco

Aŭtoras Roĝer BORĜES, 2001
Originale aperinta en la disko “Muziko Elektronika” (kantas Isis Okabe Piton, el Brazilo).
Nova versio aperas en la kd “Elektronika Kompilo” de Vinilkosmo (kantas Anna Strömberg, el Svedio).

Teksto

Matene, kiam mi vekiĝas
Kaj bedaŭrinde ne troviĝas
La dolĉa gust´ de via lip´ kaj kis´
La forestado en la lit´

La viv´ forpasis tuj dum nur sekund´
Hodiaŭ ne alvenas fin´
Inklinas mi, nun, pli kaj pli al sent´
Kaj kreskas volo kisi vin

Sed la distanco…
Sed la distanco…

Apartaj ni pro vasta ocean´
La nokto inundas memoradon
Do mi ekpensas pri la lun´ kaj vi
Revanta pri nia dancado

Nu, batu mia sopiranta kor´,
Lekante gutojn sur la ter´
Pleniĝu fine mia anim-kalik´
Je la likvoro de la esper´

Sed la distanco
Sed la distanco
La distanco
Sed la distanco

La distanco…

la_distanco.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)