Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
| Verkis | B. Vian |
|---|---|
| E-teksto | Georges Lagrange |
| Kantas | Ĵak Lepuil |
“La Dizertonto” estas fama kontraŭ-milita kanzono verkita franclingve de Boris Vian kaj eldonita en 1954 dum la Batalo de Dien Bien Phu. Ĝi estis unue kantita de Marcel Mouloudji, en 1954. Ĝi estis poste tradukita al multaj lingvoj kaj estis grava kontraŭ-milita kanzono de Joan Baez dum la Vjetnama milito.
En Esperanto diskoniĝis tri diversaj tradukoj:
- La unua estis de Georges Lagrange, rekte bazita sur la originala teksto de Boris Vian kaj eble entute la unua traduko de la kantoteksto al alia lingvo (1956). Ĝi kantiĝis fare de Ĵak Le Puil, dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj unu el la plej konataj esperantlingvaj kantistoj, kaj inkluziviĝis en la albumo Danĝera ul’ de 1978.
- La dua versio estas traduko de Renato Corsetti, multjara estrarano kaj de 2001 ĝis 2007 prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, kaj klare baziĝas sur la itallingva versio de Giorgio Calabrese kantata aparte de Ivano Fossati.
- La tria, alternativa versio estas traduko de Franko Luin.
Dum 2013 la muzikgrupo “La Perdita Generacio” esperante adaptis la kanton sub la titolo “La dizertanto” en la albumo Ĉiamen plu. [Fonto: laŭ vikipedio]
Sinjoro Prezident'
mi skribas ĉi leteron
kaj havas mi esperon,
vi legu kun atent' .
Alvenis jen paper'
kun la ordon-invito
foriri al milito
mekrede je l'vesper'
Mi diras sen rezon' ,
ke tion mi ne faros,
mi sur la ter' ne staros
por murdo de la hom' .
Ne ofendiĝu vi,
se mi per ĝi vin spitas,
mi ĉion mem decidas,
kaj tuj dizertos mi.
En mia juna aĝ'
formortis mia patro,
foriris mia frato
kaj brulis la vilaĝ' .
Patrino pro sufer'
jam kuŝas en la tombo,
ne zorgas ŝi pri bombo
ne zorgas eĉ pri verm' .
Dum mia kaptitec'
jam oni la edzinon
forŝtelis, kaj animon
kaj pasintecon eĉ.
Jam morgaŭ sen prokrast'
fermiĝos mia pordo
al jaroj de la morto
kaj fuĝos mi kun hast' .
En almozpeta viv'
mi iros tra la mondo,
mi estos vagabondo
kaj diros re al vi:
“Rifuzu al buĉad' !
Rifuzu murdinciton!
Ne faru vi militon,
rifuzu al murdad' !”
Se fluu nun la sang'
la propran do vi donu,
jen kion mi proponos,
Sinjor' de alta rang' .
Kaj se vi serĉos min
eksciu trup' ĝendarma,
ke estos mi senarma,
ĝi pafu do sen tim'.