Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_filino_de_megan

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La filino de Megan

Esperanta tekstoW. HARVEY
Esperanta plenumoNomo FAMILINOMO
Tipotraduko
Originala titoloMerch Megan
Originala tekstoJ. OXENFORD

Teksto

Ĉu iam vi vidis Meganfilinon?
Ŝi estas plej dolĉa, rava knabin',
kun brilo de sun' sur maraj ondetoj,
kaj dolĉo de roz' en bela kombin'!
Per sorĉa rideto kaj movoj graciaj
en domo gepatra ĉe taga labor',
ŝi lumon de ĝojo ĉien radias,
kaj montras vizaĝe amon en kor'.

Ho, kiam mi vidas Meganfilinon,
mi dankas al Di', kun ĝojo sen fin':
tiel bona fllino al la patrino
fariĝos al mi fidela edzin'.
Ni kune promenos la vojon de l' vivo,
tutkoran adoron mi donos al ŝi:
laboro kun san', kontento kun paco
kaj amo senŝanĝa benos al ni.

la_filino_de_megan.1367078582.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)