Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_gusto_kaj_la_son

La gusto kaj la son'

Teksto

Tagoj brilaj kaj de enu'
Ni forgesas kaj iras plu
Vanta strebo kaj vana pen'
Post la cel' atendas
La malplen'

Refreno:

La gusto kaj la son'
Kaj la urbaj stratoj
La tembro kaj la ton'
Kaj la ritmaj batoj

Fantazioj sen rezultat'
Kaj ĉiama sento de malsat'
La sopiro al io pli
Sed ĉiu mortos
Kaj ankaŭ mi

Refreno

Vi gustas bone en la varm'
Vi estas sala en kiel larm'
En la silento kaj malhel'
Mi sentas spiron de ĉiel'

Refreno

La sopiro al io pli
Sed ĉiuj mortos
Kaj ankaŭ mi

Refreno
la_gusto_kaj_la_son.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)