Uzantaj iloj

Retejaj iloj

la_knabino

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.

La Knabino

Kantas Kajto, teksto kaj muziko de Nanne KALMA

Teksto

En la koridoro troviĝas knabino

Kun malhelaj okuloj kaj nigra harar'

Ŝajne ŝi vagas sen cel', sen destino

Nekonscia pri la kriado de la festantar'

Ekster la pordo hezitas knabino

La sojlo por ŝi ŝajnas altega bar'

En siaj manoj tremas mandolino

La konfrontadon ŝi timas kun la aŭskultantar'

Venu, venu, do venu knabino

Eniru la ĉambron por ĝuigi nin

Venu, do venu, eniru ĉarmulino

Por nin amuzigi per la mandolin'

En la pordfosto staras knabino

Ŝi vere similas ĉaspelita animal'

En la salono kantas la patrino

Akompanata de la patro per lia ĉimbal'

En la festejo konfuziĝas knabino

Por ŝi la festeno estas vera koŝmar'

Tie sur la tablo dancas la fratino

Akompanata de sia frato per lia gitar'

Venu, eniru, ne timu karulino

Kantu duvoĉe kun via patrin'

Venu, ne ploru, trankviliĝu belulino

Vi montrigu al ni kiel via fratin'

En la koridoro ploras knabino

Finfine aperas la konata parencar'

La familio retiriĝis tuj post la festkulmino

Kaj nun reiras al ŝia loko sub la ŝtupar'

Eŭropo, ĉu vi estas kontenta

Pri via logantar'

Eŭropo, kion vi opinias

Pri de la parko la prizorgad'

la_knabino.1172595382.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)