Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_lingvo_por_teranoj

La lingvo por teranoj

Teksto/MuzikoOl Kopistjanska

Teksto

Vi aŭdis iam ion pri tiu stranga lingvo,
Sed tute vi ne kredas, ke uzas ĝin la mond'.
Ne havas ĝi popolon, ekzistas sen patrujo.
Vi dubas ĉu atendas ĝin gloro kaj estont'.

Vi estas plej kutima moderna skeptikulo,
Sed mi vin agitadas nek kontraŭ kaj nek por.
Mi simple vin invitas ĉeesti lecionon
Por ke hezitoj viaj tuj disbloviĝu for.
Ĉar

Refreno:

Esperanto estas lingvo por teranoj,
Taŭgas ĝi por plenkreskuloj kaj infanoj.
Memorebla kaj belsona porparolo, kanto bona.
Ĝian sorton kaj estonton tenas ni en niaj manoj.

Ne estas tute morta la lingvo Esperanto.
Jam pli ol dum centjaro gi vivas sur la ter'.
Ne unu kleriganto laboris plej fervore
Por montri al homaro la vojon ĝis prosper'.

Ekaŭdu la muzikon de ĉiu bela vorto,
Malkovru poezion de lukt' kaj aventur'.
Pleniĝos via vivo per pli profundaj sentoj,
Pli hele brilos suno, abundos la plezur'.
Ĉar

Refreno

la_lingvo_por_teranoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)