Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_matenrampanto

La matenrampanto

Teksto

ĉiun fojon ĉi-malpleno
vekita el rev’ pri io pli
la sama sopiro malkuraĝa
al ŝanĝi la modelon kiu iĝis mi

Refreno

… estas devoj oni devas …
mi devigas min mem ellitiĝi
kafotason trinku por ekigem’

ĉiam tiu-ĉi agmodelo
kombi kaj razi
formi kaj ŝminki
kreas stil’
do, streĉu la dorson
kaj la kolumon
suprenigu la brovojn
kaj la mamojn
merkatamata vendprofil’

Refreno

… estas devoj oni devas …
mi devigas min mem
alian kafotason trinku por laborem’

ĉiun fojon maltrankvilo
-ĉu mi ŝlosis la pordon solide?
ho, tie estas la poŝtelefono
ĉiam kontaktebla ĉie

… estas devoj oni devas …
mi devigas min mem
la trian kafotason trinku por kuregem’
jes, esti plej rapida ĉies devo estas
vetkuru soci’ kun eĉ plia kafotas’

la_matenrampanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)