Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
La Mondanoj estas Esperanta rokmusikgrupo, fondita en 1983. Origine ĝi konsistis el:
Carsten KINDERMANN (basgitaro, kantado)
Aaron KOENIG (ĉefkantado, gitaro)
Marcus WESCHE (drumo, kantado)
Tom STOCKMANN (gitaro, kantado)
Post furoraj koncertoj dum diversaj junularaj aranĝoj ili en 1987 paŭsis sian komunan muzikadon. Al la mondo ili postlasis la kanto “Muskola belulino” en la kompilaĵon Vinilkosmo-kompil' 1, eldonita en 1995.
La Mondanoj rebandiĝis en 2023. Ili preparas novajn koncertojn kaj registradojn.