Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_monvampiro

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La monvampiro

Muzikoi.d.c.
Tiponova teksto
Originala plenumoi.d.c.
Originala tekstoi.d.c.

Teksto

pro intereso pri via ŝparo
li alvenas kun propon'
se kredas vi je financa varo
li forkuros kun via mon'!

allogas li per inspira diro
atentu vi pri la monvampiro!
la monvampiro, la monvampiro!

kontraŭ trompo de lia ŝajno
poŝ' malplena estas ajlo!
kontraŭ trompo de lia ŝajno
poŝ' malplena estas ajlo!

Atentu vi pri la monvampiro!

ne monavidu, kaj lin vi ne fidu
fimajstro de financa ruz'
la monon ne obligos
nur ĝin gardos por la propra uz'
la monon ne obligos
li ja nur ĝin prenos por sia uz'

Maskovestita iras en via strat'
aŭ kaŝiĝas malantaŭ la najbar'
por vin konvinki iĝas lingvakrobat'
lin stimulas odoro de dolar'
por vin konvinki farus ion ajn
sed damne! Neniam lin fidu
ĉar nur al tio gvidus:
via mon'!

oh, la monvampir'…
oh, la monvampir'…

Eksteraj ligoj

la_monvampiro.1627978652.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)