Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_muelisto_de_dee

La muelisto de Dee

Esperanta tekstoM. C. BUTLER
Tipotraduko
Originala titoloThere was a Jolly Miller

Teksto

Loĝadis brava muelist'
ĉe la rivero Dee;1)
de frumateno ĝis vesper'
laboris gaje li.
Alaŭde dum la tuta tag'
li kantis tion ĉi:
“Atentas mi pri neniu ajn,
kaj neniu ajn pri mi!”

“La muelejo estas ja
patrin', infan', edzin';
mi ĝojas esti apud ĝi,
kaj restos ĝis la fin'.
Al kuracisto aŭ leĝist'
neniam pagis mi:
atentas mi pri neniu ajn,
kaj neniu ajn pri mi!”

1)
Elparolu Di.
la_muelisto_de_dee.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)