Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto Muziko | tradicia |
---|---|
E-teksto | Manfred Retzlaff |
MIDI | nikolao-kanto.mid |
Laŭ la origina germanalingva teksto “Das Nikolauslied” (Lasst uns froh und munter sein).
Gajaj estu ĉiuj ni,
ĝoju ni pri nia Di’!
Ĝoju, ĝoju, traleralera!
Baldaŭ venos Nikola’!
Dum la nokto venos li,
la teleron metas mi.
Ĝoju, ĝoju, traleralera!
Baldaŭ venos Nikola’!
Kaj dormante sonĝas mi:
Dolĉajn aĵojn donas li.
Ĝoju, ĝoju, traleralera!
Venas Sankta Nikola’!
Ekstarinte vidas mi,
ke jam venis tiu ĉi. 1)
Ĝoju, ĝoju, traleralera!
Venis Sankta Nikola’!
Ĉiuj devas danki lin,
ĉar li regalegis nin.
Ĝoju, ĝoju, traleralera!
Venis Sankta Nikola’!