Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_parko

La Parko

Kantas Kajto, teksto kaj muziko de Nanne KALMA.

Teksto

Eŭropo, mi demandas min
Kiel vi aspektis antaŭ centmil jaroj
Mi imagas grandegan parkon
Kun ebenaĵoj kaj montaroj
Kun marĉoj, stepoj, lagoj, riveroj, pluraj maroj
Kun bonodoraj vegetaĵoj kaj vastaj praarbaroj

Gastema vi bonvenigis multajn
Reprezentantojn de diversaj bestspecioj
Vin loĝatigis estaĵoj el ĉiuj kategorioj
Kaj kolosaj dinosaŭroj kaj etaj bakterioj kaj
Krustacoj, birdoj, fiŝoj kaj insektoj kaj reptilioj
Kaj kompreneble la mamulo, la mamulo

La mamuto, la mamuto
La mamuto, la bovino, la lutro, la kaprino
La porko, la ermeno, la foko, la azeno
La sciuro, la kato, la furo, la rato
La apro, la putoro, la ŝafo, la leporo
La urso, la mustelo, la lupo, la melo
La vulpo, la ŝakalo, la hundo, la ĉevalo

La mamulo, la mamulo
Sin manifestis subite supermamulo
Kiu sin prezentis kiel superulo
La sola estaĵo kapablanta ekbruligi fajron

Eŭropo, ĉu vi estas kontenta
Pri via loĝantar'
Europo, kion vi opinias
Pri de la parko la prizorgad'

la_parko.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)