Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Chr. Heilsk |
---|---|
Tipo | traduko |
Origina teksto | Jeppe Aakjær |
La ŝargon mian mi portas
ridete kun ĝojplena kant',
L' animo mia agordas
al lud' de l' paŝtisto-vagant.
La roso drivas de l' nordo
al super la kampo de gren',
La suno eliras el pordo
de nuboj de l' ora maten'.
Rigardas mi kampojn lumantaĵn
laŭlonge de helblua fjord',
ekvidas mi nubojn velantajn,
kaj mankas al mi ĉiu vort'.
La ŝalmon al buso mi metas,
sonigas ĝin fojon post foj',
dum fontoj arbaraj kluketas,
kaj blekas la ŝafoj pro ĝoj'.
Ho, kial cerbumo kaj ploro,
dum restas la blua ĉiel'!
Tremetas pro ĝog' mia koro,
dum ros! portas brilon de stel'