Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | Adam KRIEGER |
---|---|
Muziko | Nomo FAMILINOMO |
E-teksto | Wolfram DIESTEL |
La tago iras jam de ni, ne lumas plu la sun'.
Plorinte lacaj, ĉiuj ĉi trankvile dormas nun.
En harmoni' vi dormas jam, ho, kara belulin'.
Sed dum la nokt' sopira am' iradi faras min.
Suspiro blovas, aŭdu ĝin, tra la fenestr' al vi,
flustrante, ke vi ravis min, kaj kiel fartas mi.
Vi bonan nokton havu nun, sufer' kaj ĝu' de mi!
Post la apero de la sun' komune estu ni!