Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_truto

La truto

MuzikoFranz Schubert
E-tekstoL. Schödl
MIDIla_truto.mid

Teksto

En riveret’ malvarma ja en petola ag’
kaprica truto ĉarma saltetis kiel sag’.
Mi staris ĉe la bordo, rigardis kun plezur’
la fiŝon en akordo kun rivereta pur’.
La fiŝon en akordo kun rivereta pur’.

Malice kun intenco ĉe l’bordo gvatis vir’
kun vergo, kun fimenso, la truton kun dezir’.
Se l’akva kristaleco nur restos, pensis mi,
al fiŝa libereco atencus vane li.
Al fiŝa libereco atencus vane li.

Sed nun senpacienca la fiŝkaptont’
aĉigas akvon li intence kaj jam el ĝia ond’
trompitan truton tiras, kaptita, kaptita, ho, karul,
la koron vi disŝiras, amata, vi ĉarmul’!
La koron vi disŝiras, amata, vi ĉarmul’!

la_truto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)