Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_vagulo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



La vagulo

E-tekstoSipke STUIT

Teksto

Kantu, dancu vi vagulo,
Farja, farja ho;
vente vagu feliĉulo,
Farja, farja ho!
Zorgojn ja ne konas vi,
ĉiu tago idili’.
Farja, farja, farja,
Farja, farja, farja, ho! (2)

En la pos’ eĉ ne monero,
sed la koro en libero.
Nek imposto nek kalkul’,
vivas kiel feliĉul'.

Pro soif’ la gorĝo brulas,
la rivero akvon rulas;
bona pli ol bona vin’
brilas akvo en ravin’.

Sur la musko aŭ sur pajlo
trovas liton laŭ la tajlo;
la vagulo sen kusen’
ĝuas je la dorma ben'.

Sensignifa la bagaĝo,
nura ĝuo la vojaĝo;
kiam fine vokos di',
kantos lastafoje li.

la_vagulo.1263852111.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)