Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
E-teksto | Sipke STUIT |
---|
Kantu, dancu vi vagulo,
Farja, farja ho;
vente vagu feliĉulo,
Farja, farja ho!
Zorgojn ja ne konas vi,
ĉiu tago idili’.
Farja, farja, farja,
Farja, farja, farja, ho! (2-foje)
En la pos’ eĉ ne monero,
sed la koro en libero.
Nek imposto nek kalkul’,
vivas kiel feliĉul'.
Pro soif’ la gorĝo brulas,
la rivero akvon rulas;
bona pli ol bona vin’
brilas akvo en ravin’.
Sur la musko aŭ sur pajlo
trovas liton laŭ la tajlo;
la vagulo sen kusen’
ĝuas je la dorma ben'.
Sensignifa la bagaĝo,
nura ĝuo la vojaĝo;
kiam fine vokos di',
kantos lastafoje li.