Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_vivo_en_roz

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La vivo en Roz'

Teksto/MuzikoDavid - Louiguy - Piaf - R. Bernard
KantasAlberta CASEY

Origina titolo: La vie en rose

Teksto

Refreno:

Se li ĉirkaubrakas min,
Kaj diras: Amatin'!
Por mi la vivo rozas.
Amon flustras lia buŝ'
Ĉe mia kor' ektuŝ'
Jes, kvankam li nur prozas.
Plenas nun l'anim' je riĉ'
De rava am-feliĉ’
Kaj tion kaŭzas li.
Li por mi estas, kaj mi nur por li,
Tion promesis ni pro tuta vivo.
Kaj tuj ĉe l’unua vid'
Mi tremas pro agit'
Kaj kor-ekscit'.

Okuloj liaj, jen delir',
Rezisti eblas ne, kaj sur
La buŝ' ridet', jen do la vir'
Min posedanta tuta nur!

Refreno

la_vivo_en_roz.1311017905.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)