Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_vivo_estas_harmonio

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La Vivo Estas Harmonio

Aŭtoris, komponis, muzikas Ĵ. Dan, esperantigis, kantas Bert Schumann.

Teksto

La vizaĝo de infaneto
dum ĉarma rideto,
la unua krio en la vivo,
ĉio estas harmonio.

Mortaj folioj de olda kverko
sinkadas ĝis la tero
kaj forblovadas ilin vento,
ĉio estas harmonio.

Refreno:

Ho, la vivo en harmoni',
jen ĝi al mi donis emon je viv',
Ho, la vivo en harmoni',
tiun-ĉi mi volas dum tuta viv',
Ho, la vivo en harmoni',
tiu donis al mi plaĉon je viv',
Ho, la vivo en harmoni',
jen ĝi donis sencon al la vivo.

Unua flugo de birdeto
super lageto,
reflektiĝas ĝia flugobildo,
ĉio estas harmonio.

Notoj blankaj kaj notoj nigraj
de piano funde en drinkej'
inter nuboj el nigra fumo,
ĉio estas harmonio.

Refreno
la_vivo_estas_harmonio.1172595383.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)