Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_vivo_rozas

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La vivo rozas

TekstoÉdith PIAF
MuzikoLouis GUGLIEMI
E-tekstoVitor MENDES

Esperanta-versio de la franca kanto La vie en rose

Teksto

Rigard' deturnante la mian
kaj rid' perdiĝas sur la buŝ'
Jen la portreto sen retuŝ'
De li la mia posedant'
Kiam li brakumas min
Mallaŭte montras sin
Al mi la vivo rozas
Vortojn amajn diras li
la oftajn vortojn ĉi
Kaj en mi io lozas
Jen feliĉas mia kor'
malĝojo iĝas for
kialon mi supozas
Jen li por mi, mi por li, tra la viv'
Kaj diris li, ĵuris li ke por ĉiam
Kaj de kiam sciis mi
Ĉi amon sentas ĝi,
La kor”, en bat'
Kaj amaj noktoj jen sen fin'
malĝoj' ĉagren' eliras for'
Feliĉo venas al la kor'
ĝis morto venos nin.

la_vivo_rozas.1311017927.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)