Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lili

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Lili

Tekstoperet
Muzikoperet
E-tekstoandre' sxerpijo'
Kantasjxak le puil

Teksto

Ne mankis la belec' al ŝi, Lili,
Alvenis ĵus el Somali', Lili,
Kun enmigrantoj en la ŝip'
Parizon ili venis por
Rapide esti sen labor'.
Ŝi kredis ja al egalec', Lili,
En land' de Hugo kaj Volter', Lili
Sed en muziko nigroj du
Egalas unu blankon nur
La diferenc' videblas tuj.
Sopiris ŝi je liberec', Lili,
Kun digna tono hotelist',
Al Lili diris sen hezit':
— Nur por blankuloj tie ĉi!

Latkestojn devis porti ŝi, Lili,
Laborojn aĉajn faris ŝi, Lili,
Brasikojn vendis sur bazar'
Dum kolorfratoj sur la strat'
Ŝin helpis per pikmartelad'.
Ŝin oni nomas «Neĝulin», Lili,
Ŝi trovas tre amuza ĝin, Lili,
Eĉ se grincadas la dentar',
Ne cedas ŝi al la koler'
Ridigas ilin la mizer'.
Frizulon blondan amis ŝi, Lili,
Kaj estis preta je edziĝ', Lili,
Sed diris la bofamili':
— Rasistoj ja ne estas ni,
Sed tio eblas ne ĉe ni.

Ŝi provis vivi en Uson', Lili,
Tiu demokratia land', Lili,
Sed ŝi konstatis kun sufer'
Ke la kolor' de malesper'
Samtiel nigras tie for.
Sed dum mitingo en Memfis', Lili,
Lili, Renkontis Anĝelan Davis, Lili,
Anĝela diris: — Ho fratin',
Kuniĝu ni, kaj for la tim',
De l’ lupoj kiuj gvatas nin. —
Kaj por la timon puŝi for, Lili,
Ŝi levas pugnon pro koler', Lili,
Meze de la sovaĝa ar'
Kiu bruligas buson ĉar
En ĝi nur rajtas blankular'.

En cia batalado, cin, Lili,
Renkontos iam bona vir', Lili,
Kaj se naskiĝos la infan',
Koloron havos ĝi de am',
La ĉiam nevenkebla am'.
Ne mankis la belec' al ŝi, Lili,
Alvenis ĵus el Somali', Lili,
Kun enmigrantoj en la ŝip'
Parizon ili venis por
Rapide esti sen labor?

lili.1446642229.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)