Uzantaj iloj

Retejaj iloj


majstro

Majstro

Kantas Kajto, teksto kaj muziko de Nanne KALMA

Teksto

Sur vesthokaro pendas nun senviva pup'
Fikse rigardate de la gvidanto de la trup'
La majstro hezitas: “Ĉu mi restu post kulis'
Aŭ ĉu mi cedu al amaso kiu krias bis bis bis?”

Li memoras la vortojn de sia propra instruist'
“La momenton de retiriĝo devus scii la ludist'
Rekonu la heziton, la tremon de la man'
Decidu ĝustatempe cedi lokon al junkompan'

Li pripensas la puparon kun varmo kaj simpati'
Sed duboj kaj demandoj sin trudas al li
“Kiu el la duo, kuplate per faden'
Vivigas la alian: la ludist' aŭ la arleken'?

majstro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)