Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Gijom' Armide |
---|---|
Esperanta teksto | Gijom' Armide |
Sunas, tondras
Lumas, ombras
Flosas ni sur
La viv' sed nur
Refreno 1:
Mankas vi
Sangas ni
Kundancas tiom
Da bildoj de vi
Akre mildaj vizioj
Ondas mare
Ploras stare
Stelas daŭre
Sed bedaŭre
Refreno 1:
Mankas vi
Sangas ni
Kundancas tiom
Da bildoj de vi
Akre mildaj vizioj
Refreno 2:
Hantas vi
Grandas tiu
Blanka vintro
Tutsilke plektita
De mil iluzioj
Ridoj, krioj
Homoj, dioj
Mankas vi…
Sunas, tondras
Lumas, ombras
Ĉio vanas
Ĉie mankas
Vi
Fine de la paĝo difinu etikedojn, nepraj: kanto, litero_a (aŭ litero_ĉ, litero_d, ktp)