Uzantaj iloj

Retejaj iloj


marista

Marista

Teksto

Mar' kolere bruas,
mast' elektre bluas,
jen momento de averto preĝu ĉiu hom'
ni senpove staras,
krucosignon faras
interdente sonas Dia nom'

Refreno:

Ho. ho kapitano,
vi ne ĝojos multe,
se ni savos nin ho, ho kapitano
ni diboĉos ĝis maten',
trinkante sen katen'
rumon plenagorĝe
kaj vi pagos ĝin

Vento forte blovas
nin detrui provas
ŝtorma vipo pelas ŝipon eble al profund'
ni ne timas morton
ĉies nepran sorton
sen valoras vivi kiel hund'

marista.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)