Uzantaj iloj

Retejaj iloj


marista_kanto

Marista kanto

Esperanta tekstoH. E. Jensen
Tipotraduko
Originala titoloDen Sømand han maa lide
Originala tekstoA. v. d. Recke

Teksto

La vivo de l’ maristo,
nur tre malĝoje pasas ĝi,
la vivo de l’ maristo,
malĝoje pasas ĝi:
biskvitoj tre malmolaj
ne plaĉas tre al li —
hej, komfaldera, hura!
ne plaĉas tre al li.

Sed ofte en la sudo
per klara vin' kaj tiel plu,
sed ofte en la sudo
per vin' kaj tiel plu
kaj fruktoj li regalas
sin ĉiun tagon — ĉu?
hej, komfaldera, hura!
sin ĉiun tagon — ĉu?

Sed se subite vokas
lin la suferoj de l’ patrin',
sed se subite vokas
suferoj de l’ patrin',
la ankron tuj li levas
por urĝa kor-destin'
hej, komfaldera, hura!
por urĝa kor-destin'!

Samtempe li rifuzas
al ĉiu sorĉa kor-inklin',
samtempe li rifuzas
al sorĉa kor-inklin'
per mano kaj ĉapelo
al ĉiu belulin'
hej, komfaldera, hura!
al ĉiu belulin'.

marista_kanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)