Uzantaj iloj

Retejaj iloj


marsxkanto_venu_amikoj

Marŝkanto

Esperanta tekstoJ. V. SCHEEPEN
Tipotraduko

Teksto

Venu amikoj, venu do,
Promenadu tra l’ kamparo.
Jen ekvojaĝu gaje ni, gaje ni,
Al la belkampar', belkampar'
Antaŭen do kun ĝoja sent'
Iru, iru, iru for de ĉi
Gajan kanton en maten'
Forte kantu ni.
En varma brilo de la sun'
La birdoj ĉirpas gaje nun
En verda granda la arbar'
En ĝia foliar'
For kamarad', for kamarad'
Al kampar'!

Norde kaj sude ĉie ajn
Odor', kolor' kaj vivo
En kampo kaj sur erikej', erikej'
Ridas la natur', la natur'
Rideto, vivo de gajec'
Ridet' de ĝojiga liberec'
De granda bel' en sud' kaj nord'
Vivdezir' kaj fort'
Naturo logas al kampar'
Antaŭen do vi junular'
Kantado sonas pli kaj pli
Dumvoje kantu ni!
For kamarad', for kamarad'
Al kampar'!

marsxkanto_venu_amikoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)