Uzantaj iloj

Retejaj iloj


marsxo_de_la_rugxaj_aviadistoj

Marŝo de la ruĝaj aviadistoj

Esperanta tekstoAug. SCHWENK
E-tekto 2Igorj MIŜIN
Tipotraduko

Teksto

La universon venki ni alcelas,
La spacon majstras nia fluglabor'.
Per aglofortoj nin ĉielen pelas
Kun bruo la aviadilmotor'.

Rekantaĵo:

Do alten, pli alten, pli alten!
Ni spitas al kalumni'.
Kaj ĉiu helico susuras:
Ni gardas pri Sovet-Uni'.

Ni suprenigas flugoaparaton,
Kaj ĝin direktas forta manopar'.
Ŝirmadas tiel nian Sovet-ŝtaton
Unua ruĝa aviadistar'.

Rekantaĵo

Kaj ĉiu ago, la sinteno nia,
Al malamikoj montras kun emfaz':
Respondos ni al ultimato ĉia,
Kun energi', en ĉiu ajn okaz'!

Rekantaĵo

Teksto 2

Ruĝaviadista marŝo

Naskiĝis ni, por iĝu rev' realo,
Por regu ni la regnon de l' aŭror',
Flugiloj niaj — brakoj el la ŝtalo,
En nia brusto ardas kor'-motor'.

Rekantaĵo:

Pli alten, pli alten celiĝas
Sovetaj ŝtalbirdoj sen tim'
En ĉiu helico sentiĝas
Sekuro de nia ŝtatlim'.

Ĉe suprenflug' de aparato nia,
Regata firme de la ruĝpilot',
Ni sentas, ke fortiĝas la avia'
Unua en la mond' proleta flot'.

Rekantaĵo

Atomo estas eĉ de ni vidata,
La nervoj vibras pro la decidec',
Kaj kredu nin, — al ĉia ultimato
L' aera flot' respondos laŭ la dec'.

Rekantaĵo

marsxo_de_la_rugxaj_aviadistoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)