Uzantaj iloj

Retejaj iloj


marsxo_de_la_rugxaj_aviadistoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Marŝo de la ruĝaj aviadistoj

Esperanta tekstoAug. SCHWENK
Tipotraduko

Teksto

La universon venki ni alcelas,
La spacon majstras nia fluglabor'.
Per aglofortoj nin ĉielen pelas
Kun bruo la aviadilmotor'.

Rekantaĵo:

Do alten, pli alten, pli alten!
Ni spitas al kalumni'.
Kaj ĉiu helico susuras:
Ni gardas pri Sovet-Uni'.

Ni suprenigas flugoaparaton,
Kaj ĝin direktas forta manopar'.
Ŝirmadas tiel nian Sovet-ŝtaton
Unua ruĝa aviadistar'.

Rekantaĵo

Kaj ĉiu ago, la sinteno nia,
Al malamikoj montras kun emfaz':
Respondos ni al ultimato ĉia,
Kun energi', en ĉiu ajn okaz'!

Rekantaĵo

marsxo_de_la_rugxaj_aviadistoj.1366629894.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)