Uzantaj iloj

Retejaj iloj


marsxu_gemigruloj

Marŝu, gemigruloj!

MuzikoHans Honoré
Esperanta tekstoViktor Holm
Tiponova teksto

Teksto

Marŝu, gemigruloj,
al ĉiuj mondanguloj,
sentu ĝojon en l’ animoj,
kaj forgesu pri la limoj,
ĉar al homoj en espero
apartenas nia tero.

Gesamideanoj,
kun etenditaj manoj
iras ni al la homaro,
konsideras ĝin frataro;
juna kor’ kun plena ĝojo
iras sur la ĝusta vojo.

Frat' en oriento,
kaj vi en okcidento,
nun aliĝu al l’ afero,
bataladu por l’ espero.
Baldaŭ iras nia mondo
al la venko en estonto,

Tiu nova sento
jam, kiel forta vento,
fordisŝiras ĉiun baron,
liberigas la homaron;
laŭte sonas himna kanto
por la lingvo Esperanto.

Al la homa koro
parolas verdkoloro
pri estonta harmonio,
pri la monda familio,
kiu estas sur la tero,
kiam venkos la espero.

Daŭre ni progresu,
la Majstron ne forgesu,
liaj vortoj, la instigo
estu do por nia ligo:
ekbriletas nun la stelo,
alta estas nia celo.

marsxu_gemigruloj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)