Uzantaj iloj

Retejaj iloj


matenrugxo_sankta_rugx

Matenruĝo

MuzikoOtto W. de NOBEL
Esperanta tekstoB. RIJPSTRA
Tipotraduko
Originala titoloMorgenrood
Originala tekstoDirk TROELSTRA

Teksto

Sankta ruĝ, matena ardo,
Ĉiam donis tagon vi!
Ho, radiu, lumofonto,
Tra la granda nokt' al ni.
Donu via ard' esperon
Al luktantoj en mallum',
Kaj kuraĝon, por la celo,
Ĝis alridas tagolum'.

Sankta ruĝ', en penluktado
Ili tre sopiris vin,
En la korpremantaj noktoj
Kun esper' pri sava fin'.
Tra folioj vent' susuras,
Jam ruĝiĝas la nubar'!
Baldaŭ suna lumo brilos!
Por la tuta popolar'.

matenrugxo_sankta_rugx.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)