Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_amas_buntan_la_mondon

Mi amas buntan la mondon

TekstoH. V. Kaalund
Esperanta tekstoPoul Thorsen

Teksto

Mi amas buntan la mondon,
eĉ kun mizer' kaj batal'.
La Tero belas laŭ mia ŝajn'
kiel antaŭ peka la fal'.

Jam kelkaj ĝin mokas kaduka,
trosata pro pekoj kaj dec'.
Ho ne, ĝi ŝvebas en danca rond,
ĉirkaŭ suno en daŭra junec'.

Mi ploris kaj ĝemis dolore,
ĉar krevis mia la rev'.
Sed revoj ne estas la mondo,
riproĉoj ne mia la dev'.

Se vivo nur estus ĝuado,
ĉu ĉio do bonus pli?
Se ne ekzistus batala cel',
por kio do vi kaj mi?

Ĉar vivon kreskigas batalo,
ne nur por taga la pan',
sed batalado por liberec',
sen kiu ni vivas en van'.

Kaj tial amas mi Mondon,
eĉ kun mizer' kaj batal',
La Tero belas laŭ mia ŝajn'
kiel antaŭ peka la fal’.

mi_amas_buntan_la_mondon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)