Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Kajto |
---|---|
Esperanta teksto | Nanne KALMA |
Originala teksto | Nanne KALMA |
Mia kor' estis birdo, birdo sovaĝa
Ĝi sopiris al aventur' kaj sendependec'
Misteraj vibroj venis al ĝi en la malproksimo
Kun promesoj de memstarec', sukces' kaj aprec'
Mia kor' estis birdo, ĝi pretis vojaĝi
Ĝi atendis la momenton por ekvagi tra la aer'
Sopirante ĝi flugos super maroj, montaroj
Allogate de voĉoj kun promes' de prosper'
Refreno:
Ho, lasu min flugi malproksimen
Ŝvebante sur nuboj kaj vent'
Preter horizontoj kaj limoj
Sekvante la vojon de mia temperament'
Mia kor' estas birdo, vojaĝante ĝi trovis
sekuran vivon, plenan je certec', kvietec'
Sed nun pli ol tio, ĝi sopiras al beleco kaj amo
Al signoj de afablec', honestec', unuec', amikec'
Refreno
Instrumenta
Refreno