Uzantaj iloj

Retejaj iloj


migrado_mia_korplezur

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Migrado, mia korplezur'

Teksto

Migrado, mia korplezur'
En sunoplena la natur',
/:Se ne ekzistus la migrant'
Neniu konus fremdan land' :/

Vaganta tra profunda val'
Ripozis mi ĉe akvofal'.
/:Renkontis mi bel'amatin',
Per kiso mi regalis ŝin. :/

Kuŝanta sur marborda dun'
Bananta en brilanta sun'.
/:Rompiĝas ondoj sur la strand'
Akompanante mian kant'. :/

Mi vagos ĝis la vivofin'
Kaj se la mort' alvokos min
/:Eksonos mia lasta kant':
La adiaŭo de l' vagant'. :/

migrado_mia_korplezur.1364053664.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)