Uzantaj iloj

Retejaj iloj


montaraj_reloj

Montaraj Reloj

Kantas Kajto, teksto de Marcelo REDOULEZ, muziko de Nanne KALMA.

Mi provis fari la paĝon kiel la malnova versio, sed mi ne sukcesis fari tian tabelon. --- Ricardo Dias Almeida 19/04/2007 01:11

Teksto

Kune: Ni ŝatas montarajn relojn!
Pasaĝeroj: Tuj supren, ho jes!
Trajno: Ne, ne, malsupren sen ĉes'!
Kune: Ni ĝuas malsamajn celojn!…
Trajno: Do, ek al la val'!
Pasaĝeroj: Ne, ne, al mont-regal'!


Pasaĝeroj:

Kantu ni kun manfrap',
ĝojon de grimpetap';
Admiru panoramon,
Rigardu urson, ĉamon!



Trajno:

Penas tro sur deklivo,
Mia lokomotivo,
Bolas akvosistemo
Ruĝe lumas pro premo!



Pasaĝeroj:

Mildas temperaturo,
Tial en la naturo,
Plenigu viajn pulmojn;
Forgesu urbajn fulmojn!
Kiel belas ĝi tiu monto-supro;
Veni tien, vere valoras!



Trajno:

Ne, ne, ne. Valoras ne moneron eĉ el kupro!
Kredu min, nur en valo oras!


Tuj ĉe abismo febre,
Vi nun travivos - espereble -
Rapidegajn trajnslalomojn!
Bridu viajn timsimptomojn!
En malhelo de tunelo,
Se vi ne fidas, jen botelo!
Je via sano, feliĉuloj!
Simple fermu la okulojn!



Pasaĝeroj:

Sed tamen! Petas ni atenton!
Ne risku stultan akcidenton!
Nin kaptis kapturnaj profundoj,
Bremsu dum kelkaj sekundoj!



Trajno:

Kiel bonas fin-fine ripozi,
Resti ĉe piedo de la montoj!



Pasaĝeroj:

Ĉesu do tuj malseriozi,
Pretas ni por novaj horizontoj!



Kune:

Ni ŝatas montarajn relojn,
Sed ĝuas malsamajn celojn!
montaraj_reloj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)