Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | Aaron KOENIG |
---|---|
Muziko | Aaron KOENIG |
Kantas | Aaron KOENIG, La Mondanoj |
Ĉu vi pretas, Marcus? Yeah!
Carsten? Certe!
Tom? A-ha!
Bonege, knaboj, ludu niiiiiiii!
Mi ne povas dormi,
Mi revas ĉiunokte nur pri ŝi.
Ŝi instruis en trejnejo
Kien mi iris por plimuskoligi
Mian malfortetan korpon — aha!
Tuj mi enamiĝis,
Ŝia staturo senspirigis min.
Mi invitis ŝin kinejen.
Unue ŝi rigardis malestime miajn brakojn,
Sed tiam ŝi akceptis.
Rekantaĵo: (2-foje)
Ŝi havas la plej erotikajn muskolojn,
Per ĉiu korpoĉelo mi sopiras ŝin.
Hej, hej, hej!
Ni vidis Konan' la Barbaro,
Kaj post la film' mi provis kisi ŝin.
Sed ŝi batadis min brutale.
Nun mi estas en malsanulejo
Kaj revas tamen nur pri ŝi.
Rekantaĵo