Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ne_normalas_nur_kutimas

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Ne normalas, nur kutimas

TekstoTomas Q Nilsson
MuzikoTomas Q Nilsson
KantasLa Perdita Generacio (Tomio)

Akordoj

:G Em Bm Am D Em Em7 Am D D7:
:G E Am Cm:
B7 Em F Em C A/C# G/D B7/D#

Teksto

Somero forlasis vin hieraŭ
preskaŭ sola en la nord’
ŝajne senvorta
kaj malforta
kaj elŝlosita per la vitra pord’

Ĉiuj homoj sin grupigis
ĉe televidiloj du kaj du
senesperantaj grasmanĝantaj
ĉu malĝojas vi pri tia evolu’?

Ĝi ne normalas, ĝi nur kutimas en la nuna mond’

Pripensas vi la florajn tagojn
kiam amo estis mar’
sentas vin stulta kaj malmultaj
ĉu vi memkulpigas vin pro la amar’?

Homoj vestis sin en roloj
kiel viriĉo kaj virin’
ĉu vi elektu
kaj neglektu
ĉu unuseksemeco kaptu ankaŭ vin?

Ĝi ne normalas….

Se oni povus legi pensojn
En la mallumo de la cerbo
Eble tiam vi komprenus
Kial niaj fortoj enas

Somero forgesis adiaŭi
Baldaŭ ĝi revenos, ĉu?
Ĉu vi vidos,
ĉu vi ridos?
Ĉu iam vi memoras pri la eta tru’?

Ĝi ne normalas …

ne_normalas_nur_kutimas.1350162083.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)