Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nenio

Enhavtabelo

Nenio

Teksto Horacio SANGUINETTI
Muziko José DAMES

Teksto

Hejmon vian mi revenas,
ne komprenas mi por kio
tial ke jam scias mi
ke ne plu ĉeestas vi,
ke de longe vi forestas.
Kiom neĝas sur l’ animon
kaj silentas ĉe la pordo!
Ĉe la sojlo post alven'
akra premo de dolor'
forte skurĝis min ĉe l’ kor'.

Refreno:

Nun nenio restas en via domet',
nur araneaĵoj teksitaj sur herb'.
La rozuj' ankaŭ forestas
kaj pro via forir' certe mortis ĝi.
Kiel ĝemas mi!
Nun nenio restas ol tiu kviet'
kaj neniu scias ĉu vivas nun vi.
Aŭdu min… volus mi diri
ke mi pentis kaj revenis
por renkonti vin.

Mi foriras de dom' via
kaj eĉ kien mi ne scias.
Adiaŭas mi al vi
kaj respondas de la ombr'
nur la eĥ' de via voĉo.
ĉe la kruc' de l’ pendseruro
preĝis mi pro via vivo
kaj rulfalis ĉe la pord'
mia larmo kiel flor'
de la kompatinda kor'.

Refreno

Teksto 2

Origina teksto:

Nada

He llegado hasta tu casa…
¡Yo no sé cómo he podido!
Si me han dicho que no estás,
que ya nunca volverás…
¡Si me han dicho que te has ido!
¡Cuánta nieve hay en mi alma!
¡Qué silencio hay en tu puerta!
Al llegar hasta el umbral,
un candado de dolor
me detuvo el corazón.

Nada, nada queda en tu casa natal…
Sólo telaranas que teje el yuyal.
El rosal tampoco existe
y es seguro que se ha muerto al irte tú…
¡Todo es una cruz!
Nada, nada más que tristeza y quietud.
Nadie que me diga si vives aún…
¿Dónde estás, para decirte
que hoy he vuelto arrepentido a buscar tu amor?

Ya me alejo de tu casa
y me voy ya ni sé donde…
Sin querer te digo adiós
y hasta el eco de tu voz
de la nada me responde.
En la cruz de tu candado
por tu pena yo he rezado
y ha rodado en tu portón
una lágrima hecha flor
de mi pobre corazón.

nenio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)