Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nobla_dezir

Nobla dezir'

TekstoRafael Milhomem
MuzikoRafael Milhomem
E-tekstoRafael Milhomem
KantasbaRok' (nuntempa nomo BaRok' Projekto), Kantisto Paulo Melo

De grupo baRok', albumo Bataltemp'.

Teksto

Milito, timo kaj detruo,
Popolo jare suferis.
Morto, aflikto kaj servuto,
Liberon ni nur ekserĉis.

Esperon, por pli bona celo,
Niaj okuloj ekvidis.
Do, kuraĝon kaj ribelo
En niaj koroj naskiĝis.

Refreno:

Sorbiĝita de la nobla dezir´
Li batalis por popola anim´.

Regi ili intencis nin,
Sed venke ni montris nian forton.
Niaj glavoj, utilaj estis ili,
Reflektis ĝi nian volon.

Ili provis trudi al ni,
Iliajn kutimojn, iliajn lingvon.
Tio estis vera krim´,
Sed ili ne haltis nian menson.

Refreno

Li honoris nian verdan flagon,
Levis ĝin super baroj.
Kaj brileco de la nova tago,
Reflektis espere en la glavoj.

Kaj la trondra sono de bataloj,
Inspiris lin kuraĝo.
Glore li finis la minacojn,
Ni venkis la fremdan regado.

Eksteraj ligoj

nobla_dezir.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)