Uzantaj iloj

Retejaj iloj


novaj_kondicxoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Novaj Kondicxoj

Kanto de Mikaelo Bronŝtejn, dediĉita al fondiĝo de Asocio de sovetaj esperantistoj en 1979 jaro anstataŭ SEJM - sovetia esperantista junulara movado. Per tiu reorganizo ŝtataj instancoj volis ekregi la movadon - kaj multe sukcesis malfortigi ĝin.

La lasta strofo estis aldonita poste fare de alia aŭtoro.

Teksto

Vivis ni trankvile en kutima SEJM,
estis ĝi por ĉiuj ni kvazaŭ kara hejm'.
Sed aperis kaŭzo por ĉiesa mir' -
pri kondiĉoj novaj venis onidir'.

Refreno, 2 foje:

Ho, kiaj ni estas feliĉaj,
ke venis novaj kondiĉoj!

Mi en “Aktuale” - bona informil' -
legis artikolojn, ĉiam kun util'.
Oni rekomendas (eble estas ver')
legi la informojn hejme, el leter'.

Refreno

Estis konferencoj, vere bona far',
interŝanĝis sperton ni ankaŭ en tendar'.
Oni rekomendas (eble estas ver')
interŝanĝi sperton hejme, per leter'!

Refreno

Estis niaj kantoj, la mistera mond',
ĝuis la kantadon ni en amika rond'.
Oni rekomendas (eble estas ver')
la komunajn kantojn kanti per leter'!

Refreno

Eble mi eraras, fia tumultul',
ĉar kondiĉoj novaj (dume) estas en nebul'.
Ĝoju kaj petolu nia kompani',
en kondiĉoj novaj (eble) bone vivos ni.

Refreno

Certe Miĉjo pravis, estas li profet'.
La kondiĉoj novaj - klare - estas fia ret'.
Kaj ne plu petolas nia kompani',
en kondiĉoj novaj aĉe vivas ni.

Ho, kiaj ni estus feliĉaj,
se restus SEJMaj kondiĉoj!
novaj_kondicxoj.1172595383.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)