Uzantaj iloj

Retejaj iloj


novjara_valso

Novjara Valso

Vortoj kaj muziko de K. FROLOV, E-teksto de M. KOROTJ kaj Jefim ZAJDMAN

Teksto

Jen la tago, jen la hor',
Kiam venas tempo por
Esti en amika rond'
Kun tuta mond'.
Restas nur sekundoj ĝis
La novjara improviz',
Logas al fabela land'
Abigirland'.

Estu ĝi feliĉa, Nova jar',
Estu ĝojoriĉa, Nova jar',
Venu al homar' en Nova jar'
Paco kaj ben'.
Vivu ni sen plor' en Nova jar',
Lasu zorgojn for en Nova jar',
Ĉio eblas dum novjara alven'.

Ŝultron serĉas frata man',
Je gitara akompan'
Ne laciĝos ĝis aŭror'
Ĉefajra hor'.
Je akordoj de gitar'
Lasas nin malnova jar',
Kaj, sidante en uni',
Refrenas ni:

Estu ĝi bonsanca, Nova jar',
Amon ĝi donacu, Nova jar',
Kaj alportu pacon Nova jar'
Al la homar'.
Forgesigu pekojn, Nova jar',
Kaj esperon veku, Nova jar'
Por la paco sur la tero kaj mar'.

novjara_valso.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)