Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | J. SILCHER |
---|---|
Tipo | traduko / adapto / nova teksto |
Originala teksto | Alois Graf V. SCHLIPPENBACH |
Nun adiaŭ vi, strateto,
Nun adiaŭ vi, dormet'
La gepatroj malĝojiĝis,
Ploris la amatinet'.
Tie ĉi en fremda lando
Al la hejm' sopiras mi.
Gaje sonas la kantado,
Sed ne hejma melodi'.
Fremdaj urboj kaj knabinoj,
Alternadas ja sen fin'.
Ja aliaj la knabinoj,
Sed ne mia amatin'.
Fremdaj urboj kaj knabinoj,
Sonas fremda nur parol',
Al hejmlando tuj reveni,
Estas mia sola vol'.
{{tag>kanto litero_n flandra}