Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nur_dejxor

Nur deĵor'

Teksto

Najbaraj voĉoj kiel flustroj de fantomoj
Ĝuste antaŭ noktofal'
Krepuska lumo sur la multetaĝaj domoj
De mia hejmkvartal'

Mi scivolemas pri la vivoj de aliaj
Ĉu plenaj je ĉagren' kaj pent'?
Ĉu ili haltis en la mez' kiel la mia
Aŭ fluas laŭ kontent'?

Refreno
Kiam mi vidas vin kaj volas ĉion diri
Vi ŝajnas tiom longe for
Se vi ne aŭdas mi ne scias kien iri
Kaj mia vivo ŝajnas al mi nur deĵor'

Mi ĉiam kredis ke la vivo pliboniĝos
Ĝis mia pli matura aĝ'
Kaj jen mi staras, sed kontraŭ la vertiĝo
Ne helpas mia saĝ'

Kaj dum mi iras tra la blankaj koridoroj
La tagoj pasas sen rimark'
Mi min kredigas ke atendas la trezoro
Ĉe l' fino de pluvark'

Refreno
nur_dejxor.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)