Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ora_sun_vespera

Ora sun' vespera

E-tekstoO. Schrooter
Origina titoloGoldne Abendsonne

Teksto

Ora sun' vespera,
Bela estas vi!
Vidas ĉiam ĝoje
Vian brilon mi.

Jam en infaneco
Mi rigardis vin,
Kaj la virt-deziro
Regis ĉiam min.

Kiam mi vespere
Miris antaŭ vi,
Min refreŝigante,
Dion sentis mi.

Sed de vi, ho suno,
Rerigardas mi
Kun pli alta ĝojo
Sur min tie ĉi.

Formis ja nin ambaŭ
De l’kreinto man':
Vin radi-vestitan,
Min en polva lan'!

ora_sun_vespera.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)