Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
E-teksto | Kálmán KALOCSAY |
---|---|
Origina titolo | Csínom Palkó |
MIDI | pauxlo_brava.mid |
Soldatkanto en la XVII-a, XVIII-a jarcentoj dum la liberecbatalo.
Paŭlo Brava, Petro brava kara kamarado.
Boto ruĝa, spron' arĝenta decas al dancado.
Trinku sanon, trinku gajon
El la fajra vino,
Saltu, kriu, dancu ĉiu
Kun la amatino. (2x)
Hej, Johano, hej-hej Paŭlo,
kara kamarado!
Boto ruĝa, spron’ arĝenta
decas al dancado.
Verŝu, trinku je la sano
el la fajra vino,
saltu, kriu, dancu ĉiu
kun la belulino. (2x)
Versio 3-a: /Esperantigis: Gajdos Pál 2010/
Pimpa Palko, pimpa Janko bona karabeno,
Bela silka veŝto, brilega pistolo;
Nu, ekstaru kamaradoj, trinku bonan vinon,
Ĉiu amuzu en la danc' sian fianĉinon!
Ne ĉagrenu el ni iu /ni/iru al la lando,
Venkon havos nia glavo kontraŭ la labanco*!
Nu,ekstaru kamaradoj…/refreno/
La brava kuruco havas husarjakon,
Sur la botoj spronon, kurantan ĉevalon.
Nu, ekstaru kamaradoj…