Uzantaj iloj

Retejaj iloj


pluva_nubo



Pluva nubo

Teksto?
Muziko?
E-tekstoLusi RIMON

Teksto

Am
Vila nubo kaŝis la ĉielon,
Dm Am
Semas florojn juniper',
Dm Am
Min forglutas la despero
E Am
Dum la suna malaper'.

Gutas pluvo, frapas trotuaron
Kaj ne volas ĉesi nun,
Ĝi plorigi min penas vane,
Baldaŭ ja aperos sun'!

Ni ne sidu kaŝe sub tegmentoj -
Vojon lavos freŝa flu',
Min forlasu pluvtristaj sentoj,
Ĉar mi ĝin ne timas plu!

pluva_nubo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)