Uzantaj iloj

Retejaj iloj


por_kio

Por kio?

Teksto

Senfine l’ vivanto jen perdas, jen trovas –
Mizera, bonhava kaj riĉa.
Por kio la hom’ ĉiam serĉas kaj provas?
Por esti feliĉa.

Ne ĵetu la sorto hazardan malbenon
Pro sia kapric’ senbezona.
Por kio la hom’ ĝuas novan matenon?
Por io pli bona.

Deziroj vivsulkojn mensoge vualas,
Kaj brila esper’ povas krevi.
Por kio la hom’ iras misen kaj falas?
Por venke sin levi.

Dumvive li penas, atendas, toleras.
La rev’ ĉirkaŭŝvebas arome.
Por kio la hom ĝis la fino esperas?
Por vivi plu home.

por_kio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)