Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Kantas | Martin & la talpoj |
---|
Kiu kredintus en frua maten'
ke la vespero
tiel finiĝus en urba marĝen'
en postsomero
kiu kredintus ke sidus ni du
ĉe panoramo
sube distance la lumo kaj bru'
la lasta tramo
Refreno:
kaŝu nin nokto
nia sonĝo ne estas pli
la tag' estas lukto
jam vokanta de l'malproksim'
en la kvieto post la aventur'
super la pontoj
ne distingeblas en nokta obskur'
niaj estontoj
ĉu miaj trajtoj en nuna versi'
vere validas
ĉu [promenitoj?] de iama mi
apud mi sidas
Refreno
Refreno