Uzantaj iloj

Retejaj iloj


posxtelefone

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Posxtelefone

Havigi novan melodion al via poŝtelefono eblas per kelkaj manieroj. Ĉi sube temas pri GSM-telefonoj, sed por aliaj sistemoj situacio povas sami.

  • Muzika redaktilo
    1. Se via telefono havas muzikan redaktilon, prenu kodojn, kiujn vi vidas en kantopaĝo kaj enigu ilin (konsultu pasporton de via telefono).
    2. Se vi ne trovas modelon de via telefono inter haveblaj, vi povas uzante retservoj transkodigi la haveblajn al kodoj de via telefono (vd. “Eksteraj ligoj”).
    3. Per tiu metodo vi povas aldoni nur unuvoĉajn melodiojn.
  • WAP-aliro
    1. Unue esploru, ĉu via telefono komprenas la kodigon de iu melodio (MIDI (mid), MMF, WAV, k.a.).
    2. Enklavu adreson (ekz. http://kantaro.ikso.net/stoko/laesp1.mid) al WAP-retumilo kaj klaku “starto”.
    3. Melodio aŭtomate ŝarĝiĝos kaj vi bezonos nur savi ĝin. Konsultu vian GSM-tarifon pri prezo de la servo.
    4. Ĝenerale la melodioj povas esti multvoĉaj kaj ankaŭ unuvoĉaj.
  • Kablo, IR-konektilo, Bluetooth
    1. Esploru, ke via telefono komprenas la kodigon de iu melodio (MIDI (mid), MMF, k.a.).
    2. Savu dosieron en via komputilo kaj uzante specialan programaron ŝarĝu ĝin al via telefono.
    3. Melodioj povas esti multvoĉaj kaj ankaŭ unuvoĉaj.

Eksteraj ligoj

posxtelefone.1294006551.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)