Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | Nomo FAMILINOMO |
---|---|
Muziko | Nomo FAMILINOMO |
E-teksto | Nomo FAMILINOMO |
Kantas | Eterne Rima |
Se vi havas iun notindan informon pri la kanto, historio, noto pri stilo, speco, deveno kaj aldonaj informoj skribu tien.
(karaokeo preciza)
(u…….., u…, u….
u…….., u…, u….)
rokulino ne ne amas min
ne ne amas min
rokulino ne ne amas min
ne ne amas min
ŝi havas la gitaron, mi havas la klavaron
ŝi ŝatas longan ondon, sed mi tondis la hararon
ŝi uzas motorciklon kaj vizitas Woodstock-on
do estas nun problemo, ĉar mi amas hiphopon
mi vere tre admiras ŝian ledan mamzonon
sed ŝi priridas mian bluzon kaj pantalonon
mi perdas la esperon pri rilato kun ŝi
ho kiom malfeliĉa estas mi
rokulino ne ne amas min
ne ne amas min
rokulino ne ne amas min
ne ne amas min
rokulino ne ne amas min
ne ne amas min
rokulino ne ne amas min
ne ne amas min
lastatempe ŝi aŭskultas ĉiutage metalkoron
pri nia rendevuo ŝi jam perdis la memoron
mi aŭdis de amikoj pri tatuo ŝia nova
ŝi kantas kun rokuloj kaj mi restas senmova
zorgeme mi purigas polvon el la vinilo
dume ŝi diboĉas en la plej freneza stilo
mi perdas la esperon pri rilato kun ŝi
ho kiom malfeliĉa estas mi
rokulino ne ne amas min
ne ne amas min
rokulino ne ne amas min
ne ne amas min
rokulino ne ne amas min
ne ne amas min
rokulino ne ne amas min
ne ne amas min
(u…….., u…, u….
u…….., u…, u….
u…….., u…, u….
u…….., u…, u…. )
hodiaŭ ŝi koncertas kun treege fama bando
ili vendis milionojn en ĉiu lando
fanoj en ekstazo, gitaroj en fajro
en ĉi tiu kazo oni ne parolas pri salajro
ŝi faras karieron, ĉirkaŭ ŝi - dinosaŭroj
turneo post turneo sen ripozo sur laŭroj
ĉu estas la espero pri rilato kun ŝi?
ho kiom da demandoj havas mi
rokulino ne ne amas min
ne ne amas min
rokulino ne ne amas min
ne ne amas min
rokulino ne ne amas min
ne ne amas min
rokulino ne ne amas min
ne ne amas min
Ekzemplo:
Fine de la paĝo difinu etikedojn, nepraj: kanto, litero_a (aŭ litero_ĉ, litero_d, ktp)