Uzantaj iloj

Retejaj iloj


rugxa_standardo

Ruĝa standardo

MuzikoB. CZERWINSKI
Esperanta tekstoS. K.
Tipotraduko

Teksto

De sango nia fluas lago,
De larmoj niaj fluas ĝi,
Sed venos tago de l’ repago,
/: Juĝistoj tiam estos ni! :/

Rekantaĵo:

Kune do, sonu kant' de l’falang',
Standardo flirtas en fulm' muĝa
Kaj kun ĝi nia venĝ' per lavang'
De la estonto dank'.
Koloro ĝia estas ruĝa,
/: ĉar sur ĝi laborista sang' :/

Disfalis jam malnova ordo —
Por ni do estu ĝi ekscit',
Laboros ni en la konkordo
/: Egala estos la profit'! :/

Rekantaĵo

Disiĝas kun la nokto nuboj,
Kaduka jam malnova ŝnur,
Malbono falos al la ruboj,
/: Eterne bono vivos nur! :/

Rekantaĵo

Do kune agu la frataro,
Kun sama penso man' ĉe man' —
Haltigos nin nenia baro,
/: Nek ektimigos uragan'! :/

Rekantaĵo

Malnobla baldaŭ mond' pereos,
For kun tiranoj kaj perfort'!
Ni mem la novan vivon kreos,
/: En kiu regos nova ord'! :/

Rekantaĵo

rugxa_standardo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)